La Bieno "Njeguŝ"
de Spomenka Ŝtimec

en vilaĝo
Hraŝĉina Trgoviŝĉe

Historio - Pozicio - Kiel alveni?

Amplekso - Kapacito - Celoj - Pri la posedanto - Bildkartoj

 

Historio

La tradicia domo meze de la bieno en la vilaĝo Hraŝĉina-Trgoviŝĉe estis iam vinbereja domo de nobelulaj familioj. Ĝi apartenis al la bieno Peŝĉeno, kiun posedis barono Kuŝlan, poste episkopo J. J. Strossmayer kaj familioj Unukiĉ-Lubienski-Adrovski. Nuntempe ĝi estas posedaĵo de Spomenka Ŝtimec, kies praavo aĉetis la domon en la jaro 1920. La bieno havas la nomon Njeguŝ.

Ĝi troviĝas en la regiono Hrvatsko Zagorje, kaj laŭ la familiaj legendoj la domo estis konstruita en 1848, estante la lasta konstruaĵo en la Norda Kroatio konstruita per la deviga laboro de servutuloj al la grafa familio.

Pozicio

La domo troviĝas en la vilaĝo Hraŝĉina-Trgoviŝĉe rande de la limo de la Distrikto Zupanija Zagorska , proksime al Zupanija Varazdinska. Ĝi estas 50 km norde de Zagreb, atingebla trajne kaj aŭte. La vilaĝo Hraŝĉina famas pro la meteorito kiu falis ĉi tien en la 18a jarcento kaj estas konservata en la Viena Naturscienca Muzeo. En la vilaĝo troviĝas Preĝejo de Sankta Nikolao, unu el la plej valoraj monumentoj de la kroata baroko.
La regiono havas reputacion de kuraca loko, saniga aparte pro ties aero, rekomendinda aparte al astmaj malsanuloj.
Ne malproksime de la bieno troviĝas Varazdin, la iama ĉefurbo de kroatio, fama baroka kaj arta (muzika) urbo kun multaj vidindaĵoj. La regiono mem abundas per diversaj kasteloj, 15 km for troviĝas la fama pilgrimejo Marija Bistrica.

Kiel alveni?

La vojaĝantoj venantaj trajne el Zagreb bv. forlasi la trajnon veturanta al la direkto de Varazdin , tuj post la haltejo Konjŝĉina, ĉe la stacidomo Hraŝĉina.-Trgoviŝĉe. Transiru la relojn kaj piedu 5 minutojn laŭ la ŝoseo, transirante du riveretojn.Alveninte al la vojkruciĝo, forlasu la asfaltan vojon kaj elektu la mezan vojon, neasfaltitan. Sekvu la vojeton, turnu tuj dekstre ĉe la elektreja dometo. Daŭrigu laŭ tiu vojeto enirante etan intermontejon, poste tra la kampoj.Post dekminuta piedado aperos maldekstra vojeto, kiu gvidas tra kampo al vinberejoj kaj la bieno.

Vojaĝantoj alvenantaj aŭte de Zagreb forlasu ĉe la preĝejo en Brezniĉki Hum la ĉefan ŝoseon, direktiĝu maldekstren kaj sekvu indikilon al Zlatar dum 5km. En la mezo de la vilaĝo Hraŝĉina forlasu la ĉefan ŝoseon enirante la vojon ĉe la memserva vendejo. Daŭrigi laŭ la vojeto kiu branĝiĝas dekstren kaj marŝu deklivosupren 500 m. Parku vian aŭton atinginte la ebenaĵon, ĉe la ruĝbrika domo. Daŭrigu piede malsupren al la bieno.

Amplekso

La domo ampleksas 100m2. Ĝi konsistas el granda salono 27 m2, kun la esperanta biblioteko. Tradicia kuirejo, 3 dormejoj, banejo, du necesejoj, vinkelo (80 m2). Telefono.
Ĝardeno kaj herbejoj ampleksas 12000 m2. En prunarbejo estas benkoj por subĉielaj prelegoj.

Kapacito

En la ĉefdormejo troviĝas 3 litoj. En la iamaj staloj estas du pliaj dormejoj kun 4 respektive 2 litoj.
Ebleco de aldono de pliaj helplitoj. Ebleco tendumi. Hotelo troviĝas 30 km for (ekz. en Varazdinske Toplice.)

Celoj

La bieno estas loko por amikiĝo kaj kleriĝo. Tio estas domo kun longa kaj malnova tradicio malferma al internaciaj kulturaj eventoj.
En la jaro 1995 ĝi gastigis Internacian seminarion por edukado de junulaj organizoj.
En la jaro 1996 tie okazis Renkontoj de meteorito (majo-junio)
Renkonto de esperantaj legantoj (septembro)

Pri la posedanto:

Spomenka Ŝtimec komencis la rekonstruon de la domo de siaj praavoj en la jaro 1991, kunlabore kun Regiona instituto por protekt o de kulturmonumentoj. Lingvoinstruisto laŭ la eduko, ŝi dediĉis sian tutan profesian karieron al Esperanto. Kvaronjarcenton ŝi laboris pri diversaj aspektoj de kulturo. Dum du jardekoj ŝi helpis al evoluo de Pupteatra Internacia Festivalo- PIF en Zagreb. Ŝi estas konata Esperanta verkistino. Ŝiaj libroj aperis ĉe eldonistoj en Vieno,Parizo, Hukuoka kaj Paderborn. Post la restado en Japanio kaj Respubliko Koreio ŝiaj verkoj estis tradukitaj en la japanan kaj ĉinan, kaj ankaŭ en la germanan. Ŝi instruas Esperanton en diversaj partoj de la mondo kaj estis estrarano pri kulturo de Universala Esperanto-Asocio de 1988-1992.

Esperanton ŝi instruis ankaŭ en universitatoj. Post Universitato Dankook en Seŭlo ŝi gastis en San Francisco State University(1995) kaj University of Hartford (1993, 1994, 1996. 1997).

Por siaj kontribuoj al Esperanto-kulturo ŝi ricevis la FAME premion en la urbo Aalen en Germanio.

Bildkartoj