najbaro de

Opatija

35-a ILEI-konferenco

Lovran, Kroatio

28.07-04.08.2001

 

la konferenca regiono

Ĉi jara ILEI-konferenco okazos sub signoj de
suno, maro kaj monto.

Pitoreska marborda urbeto Lovran / Laurana, modesta najbaro de promendistanca, pli fama kaj modema Opatija /Abbazia, troviĝas sub verda monto Uĉka / Monte Maggiore, simbolo de Istrio.

Urbeto kun trankvila kaj nealtruda beleco, konata laŭ siaj vilaoj, buntaj mediteraneaj ĝardenoj kaj agrabla klimato estos taŭga kadro por sukcese konferenci kaj samtempe bone ripozi.

Niaj loĝejoj estos:

ĉemara belepoka Hotelo "Bristol" (bonpreza, konsiderante ke temas pri la pinto de turisma sezono)

kaj al ĝi proksima kaj malmultekosta lerneja domo, kiu estos ankaŭ nia konferencejo.

La konferenca programo konsistas el kvar ĉefaj temoj:

1. Projekto Interkulturo (gvide de Maŭro La Torre)

2. La nova ekzamensistemo kaj la instruprogramo (ĵus aprobigitaj ĉe UEA-komitato)

3. La novaj iniciatoj pri la universitata agado

4. Cseh-seminarioj (gvide de Atilio Orellana Rojas)

Vespere, krom nia distra programo, la urbeto mem proponos al ni diversajn spektaklojn kadre de sia somera kultura programo.

Dum la ekskurso tago ni aventuros tra la najbara "Magia Tero"-Istrio kaj vizitos tie:

Pazin /Pisino - urbo de Jules Verne

Rovinj / Rovigno - "unu el la plej belaj anguloj de la mondo", laŭ Tibor Sekelj

Kanalo de Lim / Canale di Lemme - natura parko de la istria fjordo

Poreĉ /Parenzo - kun Baziliko de Sankaŭ Eufrazio (6-a jarcento ; UNESCO-monumento )

Groĵnjan /Grisignana - urbeto de artistoj

Krom la tuttaga okazos ankaŭ unu duontaga ekskurso por la konferencanoj, dum al iliaj akompanantoj kaj al la feriantoj estos prezentitaj pliaj ekskurseblecoj.

Ni bonvenigas ankaŭ

Vin

en la regionon kie antaŭ pli ol 150 jaroj naskiĝis la kroata turismo!

 

Sekvu la spurojn de la tiamaj vienaj korteganoj kaj aliaj eŭropaj elituloj!

 

Jen la aliĝilo!